dakje.nl

Bonan apetiton!

nederlands | esperanto

Krispa brasiko kun kolbaso

Recepto por 4 personoj

Ingrediencoj

  • 1 fumumita kolbaso
  • 125 gramoj da lardokubetoj
  • 1 kilogramo da terpomoj
  • 600 gramoj da krispa brasiko (tranĉita)
  • pinĉpreno da salo
  • pinĉpreno da pipro
  • 4 kuleroj da lakto
  • 2 kuleroj da butero
  • elvianda saŭcpulvoro

Preparado

Prepartempo: 25 minutoj
  1. Senŝeligu kaj pecigu la terpomojn. Lavu la krispan brasikon.
  2. Boligu la terpomojn en larĝa poto kun salo kaj sufiĉe multe da akvo.
  3. Post 5 minutoj aldonu la krispan brasikon kaj metu sur ĝin la kolbason (en plasto). Lasu ĉion ankoraŭ boladi dum ĉ. 15 minutoj.
  4. Fritu la lardokubetojn en pato brunaj kaj kraketaj.
  5. Dume preparu la saŭcon laŭ la instrukcio kaj aldonu la frititajn lardokubetojn al la saŭco.
  6. Kiam la terpomoj estas plenkuiritaj, deverŝu la akvon.
  7. Tranĉu la kolbason. Surtabligu la krispan brasikon kun la kolbaso kaj la saŭco.
Bonan apetiton!

  • Starta paĝo
  • Recepto
  •