dakje.nl

Donders: nia primitivejo

nederlands | esperanto

Pri la ejo

Nia renkontiĝejo estas primitive ekipita: sen fiksa elektro (sed kun sunradikolektiloj) kaj sen fluanta akvo. Duŝi eblas per mem-varmigita pluvakvo kaj trinkakvo akireblas ĉe la najbaroj. Se malvarmos, ni hejtos per lignohejtiloj kaj aĉetaĵojn ni transportos per ŝarĝbiciklo. Fumi eblas eksterdome.

Tereno

Donders situas sur tereno kie loĝas menshandikapuloj. Sur la tereno estas kelkaj reguloj, nome:

  • Ne trinku alkoholon eksterdome
  • Ne uzu drogojn eksterdome
  • Ne fotu/filmu eksterdome

Loĝantoj

Dum PR verŝajne ankaŭ kelkaj loĝantoj de Donders estos hejme. Bonvulu respekti ilin per ne eniri en privataj ĉambroj sen konsento, kaj ne koleriĝi kiam ili ne kapablas paroli esperanton...

Fumado

En la tuta domo vi ne rajtas fumi.

En Donders ne estas fiksaj akvo, gaso kaj elektro.

Akvo

Estas 2 grandaj ujoj por pluvakvo (po 1000 litroj) en la domo, kaj du malgrandaj ekstere. La pluvakvo ne taugas por trinki, sed ja por lavi, purigi, duŝi (varmigu ĝin sur forno), tralavi necesejon, ktp. Trinkeblan akvon ni povas preni en malgrandaj ujoj de la najbaroj. Tion ni nur uzas por kuiri, fari kafon/teon kaj trinki. Speciale se ne multe pluvis/pluvas, gravas ne uzi tro da akvo.

Elektro

Donders havas kelkajn sunpanelojn por kolekti elektron. Se dumtage estas multe da suno, tio sufiĉas por iom da muziko, ŝarĝi telefonojn, kelkaj lumoj nokte, ktp. Por ekz. diskejo ni povas uzi agregaton.

Ĝenerale oni simple provu ne uzi elektron se ne necesas, speciale se la suno ne tiom multe brilas.

Se pro ia kialo vi vere bezonas elektron, bonvolu informi nin.

Varmeco

Donders estas granda, malnova konstruaĵo. Tio signifas ke povas esti ege malvarme ene. En kelkaj ĉambroj (sed ne ĉie!) estas lignostovoj kiujn ni povas uzi se necesas.

Ĝenerale

Multe dependas de la vetero! Se ne multe da suno, ne multe da elektro. Se ne multe da pluvo, ne multe da akvo. Se malvarmas ekstere, ankaŭ, kaj kelkefoje eĉ pli, malvarmas ene.

  • Starta paĝo
  • Primitiva Renkontiĝo
  •