dakje.nl

Nederlanda festo-periodo!

nederlands | esperanto

Pli longe ĝuu Nederlandon!

La Primitiva Renkontiĝo de 2008 okazos meze en nederlanda festo-periodo. Do certe indas pli longe ĝui Nederlandon!

Sabate, la 26-a de aprilo
Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo.

Merkrede, la 30-a de aprilo
Reĝina Tago: Nederlando festas la naskiĝdatrevenon de sia reĝino (ŝi fakte naskiĝis en januaro, la antaŭa reĝino en aprilo). La tuta popolo iom freneziĝas kaj okazas surstrataj festoj kie ĉiu povas libere vendi siajn aĵojn. Kunportu oranĝkolorajn vestaĵojn.

Merkrede, la 30-a de aprilo ĝis dimanĉe, la 4-a de majo
Primitiva Renkontiĝo

Dimanĉe, la 4-a de majo
Rememoro de mortintoj: je la oka vespere oni memoras per du minutoj da silento la viktimojn de armitaj konfliktoj.

Lunde, la 5-a de majo
Libereca Tago: Nederlando festas ke ĝi estas libera lando. Oni konsideras la valoron de libereco, demokratio kaj homaj rajtoj i.a. per muzikfestivaloj en multaj urboj.

  • Starta paĝo
  • Primitiva Renkontiĝo
  •