La tulipo
Ĉio plivarmiĝas. La malnovaj vintroj
nur ekzistas sur rustantaj kukskatoloj
la Ora Epoko de glacio, amuzo kaj neĝo
sur tegmentoj: nostalgiaj simboloj.
Nun multe pluvas kaj poste venas printempo.
Apenaŭ marto, ĉu la unua burĝono
naskiĝas al arbo, la voĉoj de birdoj
sonas de ĉiu branĉo, la agrabla rekono.
El la nigra tero supreniras la verdaĵo:
lekantetoj, leontodoj, kaj fiherbo
kaj post la krokuso, la plej amata kreskaĵo;
la centra hejtado estingiĝas pro la verbo
de flori, precipe la plej propra planto
la tulipo, la reĝino, la ĝardena belkanto.
verkis Paŭlo Mario Kastelgrafo