dakje.nl

Suno ankoraŭ dormas...

nederlands | esperanto

 

Trafiklumo je la oka

Kien iras ĉi tiu lando? Suno ankoraŭ dormas
tamen centoj aŭte aŭ bicikle ĉi tie kunvenas
malbonhumoraj, malviglaj, forŝiritaj de sonĝoj
lada rivero, kiu rapideme matenon prenas.

Ili staras antaŭ la triobla pastoro
kiu de sia alta katedro la vivon regulas:
tiu devas atendi, tiu havas permeson forveturi
ĉio moviĝas, kiam lia verda okulo brulas.

Obeema popolo aŭskultas, atendas la tempon
kun profunda respekto por la nevidebla mano
dankante la flavan ardon de la graco
for de la ruĝa halto, nur unu spanon.

Tiu lumo alportas la ripozon por la homoj
kiuj ofte asertas ke ili ege ĝin ŝatas
sed en la malkvieta trafiko de l’ mateno
la deviga paŭzo la paciencon disbatas.

verkis Paŭlo Mario Kastelgrafo
  • Starta paĝo
  • Poemoj
  •