Sabata futbalo
Ju pli frua la tago, des pli juna la homo.
Je la oka kaj duono elaŭtiĝas la dekunuo,
la junaj kruroj al la futbalejo kuras
la patro staras ĉe la linio, oscendante en enuo.
Decidema la trejnisto kunvokas sian teamon
la blanknigra pilko ruliĝas sur la herbo
fervore la mallongaj pantalonoj sekvas ĝin.
Magia globo kaj piedoj estiĝas unu verbo.
La matena skipo revas pri la steluleco
ke freneza homamaso adoru ĝin en la sportejo
posttagmeze la viroj kompate ridetas
la ludo restas, la ambicio iros en forgesejon.
La patro atendante malvarmiĝas en pluveto
Sabato. Futbalo: pilko ruliĝas de reto ĝis reto.
verkis Paŭlo Mario Kastelgrafo