dakje.nl

La alirvojo banas sin en koto...

nederlands | esperanto

 

Plivastiga plano

Ho freŝa bonvenigo en gajaj koloroj
sur alta tabulo portita far lignaj kruroj
kie feliĉaj blankuloj unu la alian salutas
ĉio floras, puraj stratoj kaj brilantaj muroj.

Sub ĝi la alirvojo banas sin en koto
apud la novaj domoj ordigitaj en blokoj
kun historia nomo kaj modernaj prezoj
ĉe la ŝrumpanta herbejo, la suburbaj rokoj.

Antaŭ la loĝejoj kun pezaj hipotekoj
ripozas la lacaj veturiloj parkitaj
flanke de siaj fratoj, la duaj aŭtoj
sur litoj, la iam verdaj ĝardenoj asfaltitaj.

Konklude:

La oazo de l' tabulo ne ekzistos
nur restas dolĉa revo de makleristo.

verkis Paŭlo Mario Kastelgrafo
  • Starta paĝo
  • Poemoj
  •