dakje.nl

Plendi pri multekostaĵoj...

nederlands | esperanto

 

Nederlando

Nederlando: dek ses milionoj da animoj
kvardek mil kvadratkilometroj ĉe Norda Maro
la buŝoj de la riveroj Rejno kaj Mozo.

Kiu dorsosake veturas preter la amsterdamaj kanaloj
rondveturboate aŭ per lignaj ŝuoj
kiu promenas preter muelejoj, bulbokampoj
eble manĝas nekuiritan haringon
tiu ne vere vizitis la hejmon
de la fromaĝo, kalvinistoj kaj kunvenoj.

Kio efektive estas Nederlando?
Vojerari en moderna suburbkvartalo
fu-jong-haj de ĉina prenirorestoracio
plendi pri multekostaĵoj,
etaj tasoj da kafo.
Tio priskribas la aferon jam pli ekzakte.

Sed ne forgesu la komercinstinkton
inter malkuraĝa kaj ruza,
la liposervon, la maltiman krudecon
aŭ la pli respektindajn virtojn:
la diligenteco, la donacemo,
la amo por la justeco.

Aŭ:
Atendi antaŭ la malfermita ponto je la oka
biciklante al laboro, dum ŝarĝoŝipo preterveturas.
Mevoj transflugas. Mateniĝas.
Grandega ĉielo super malgranda lando.

Tio estas Nederlando:
kvardek mil kvadratkilometroj,
dek ses milionoj da nederlandanoj
kiuj ne vorte scias, sed kore estas
ĉi tiu lando.

verkis Paŭlo Mario Kastelgrafo
  • Starta paĝo
  • Poemoj
  •