dakje.nl

Sterko ne mankas...

nederlands | esperanto

 

Hunda merdo

Sterko ne mankas en parko aŭ ĝardeno,
la verda inter la asfalto kaj parkejoj
nek en la multfunkciaj vojborderoj
kie kvarpieduloj trovas necesejojn.

Sed ankaŭ estas aranĝitaj por infanoj
kaj por la naivulo kiu promenas
unu kun naturo, precipe kun unu besto
kiun ofte multaj voĉoj laŭte malbenas:

'Fi!', mola sento de la grundo
la brava paŝo, blinda por urba danĝero
tro malfrue malkovras la faton:
tremanta ŝuo en bruna amaso sur tero.

Poste klopodi viŝi al trotuaro
aŭ al la lasta senfeka herbotufo
disfosante per branĉeto sub plandumoj
la hundan merdon de la stinka hufo.

verkis Paŭlo Mario Kastelgrafo
  • Starta paĝo
  • Poemoj
  •