Manĝohoro
La malalta deziro por ordo: manĝohoro,
la lasta certeco, la neniam ŝanĝito
eble ne vere ekzistis. De matenmanĝo
ĝis nokta mordo nuntempe daŭras apetito.
La hodiaŭa normo estas nereguleco.
Laboro, sporto, nenio ankoraŭ tempon konas,
ofte mikroonda forno plenigas la telerojn.
Malgraŭ tio la rokfirma fido ne dronas:
la sesan ekzakte, oni manĝas en nia lando
el grando kuirpoto sur kvadratita tablotuko
forke kaĉigitajn terpomojn kun vianda saŭco;
kara imago, kiu bongustas kiel dolĉa kuko,
sed stamfopotumoj nur malofte estas prezentitaj
oni voras picojn aŭ rodas salatojn miksitajn.
verkis Paŭlo Mario Kastelgrafo