dakje.nl

Ne estas permesite nenial forveturi...

nederlands | esperanto

 

Haltu!

Eĉ la sablovojeto havas siajn ŝildojn.
De ĉiu A al ĉiu B, la vojreto
de Nederlando plenas ĝis la Norda Maro
kun kadroj, ordonoj kaj ordonetoj.

Ne estas permesite nenial forveturi
sep milionoj da aŭtoj limojn postulas.
La granda kolekto de trafiktabuloj
per kolor-ornamo difinas kiel ĉio rulas.

Apud aleoj oni povas legi libron:
Ne parku! Nur por bicikloj! Ekglitdanĝero!
sen hezito ĉiu tri al unu paliso
montrante al promenantoj vojon al espero:

malgranda demando, ĉu oni ne troigas
ĉi tiun atenton por la moviĝanta homaro
sur ĉiu angulo, ĝis la germana limo
kaj nur 'KLARE' ne estas en trafikvortaro.

verkis Paŭlo Mario Kastelgrafo
  • Starta paĝo
  • Poemoj
  •