dakje.nl

Infanmanetoj jam etendas...

nederlands | esperanto

 

Manĝigi anasetojn

Dimanĉe, ĉiu finfine havas libertempon.
Post la satdormado sekvas promeno en la parko,
knabinoj survoje ridegas pri ĉio kaj nenio,
rulrekoj kaj infanveturiloj sub verda arko.

Knabo pasumas en la takto el mp3-ludilo,
lia irado tiel malrapida kiel tiu de avo
kiu stumblas al alia flanko: la tuta homo.
La urbo kolektas sian vivantan enhavon.

Plej dezirata estas la lageto en la mezo,
la benkoj ĉirkaŭ ĝi ripozontojn atendas
la borderoj bonvenigas multe da familioj
portantaj pankrustojn; infanmanetoj jam etendas

por la dimanĉa rito: manĝigi anesetojn.
La birdoj ege antaŭĝojas la oferaĵon,
iliaj oranĝaj bekoj kvakante prikantas
la prosperon kiu alportos etan amikaĵon.

verkis Paŭlo Mario Kastelgrafo
  • Starta paĝo
  • Poemoj
  •